Psalmaro 99
99
1La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
2La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta.
4Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
5Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta.
6Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
7El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
8Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.
9Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.
Currently Selected:
Psalmaro 99: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.