YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 98

98
Psalmo.
1Kantu al la Eternulo novan kanton,
Ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
2La Eternulo aperigis Sian savon;
Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
3Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
4Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
Kantu, gloru, kaj muziku.
5Muziku al la Eternulo per harpo,
Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
6Per trumpetoj kaj per sono de korno
Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
7Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
8La riveroj plaŭdu per la manoj,
La montoj kune kantu ĝoje,
9Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

Currently Selected:

Psalmaro 98: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in