YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 100

100
Psalmo de dankado.
1Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
5Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Currently Selected:

Psalmaro 100: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

Video for Psalmaro 100