Psalmaro 97
97
1La Eternulo reĝas; ĝoju la tero;
Estu gajaj la multaj insuloj.
2Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li;
Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
3Fajro iras antaŭ Li,
Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
4Liaj fulmoj lumigas la mondon;
La tero vidas, kaj tremas.
5Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo,
Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
6La ĉielo rakontas Lian veron,
Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
7Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj,
Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
8Aŭdis kaj ekĝojis Cion,
Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda
Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
9Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
10Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
11Lumo verŝiĝas sur virtulon,
Kaj ĝojo sur purkorulojn.
12Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.
Currently Selected:
Psalmaro 97: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.