YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 12

12
Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.
1Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
2Malveron ili parolas unuj al aliaj,
Vortojn flatajn el koro hipokrita.
3La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
Kaj langon fanfaronantan,
4Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
5Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
6La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
7Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
8Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.

Currently Selected:

Psalmaro 12: ESP

Highlight

Copy

Compare

Share

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in