Psalmaro 11
11
Al la ĥorestro. De David.
1Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
Kial vi diras al mia animo:
Flugu kiel birdo sur vian monton?
2Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
Almetis sagon sian al la tendeno,
Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
3Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
Kion povas fari la justulo?
4La Eternulo estas en Sia sankta templo;
La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
5La Eternulo elprovas justulon;
Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
6Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron;
Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
7Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
La piulo vidos Lian vizaĝon.
Currently Selected:
Psalmaro 11: ESP
Highlight
Copy
Compare
Share
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.