YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 13

13
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
1Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi?
Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?
2Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo
Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage?
Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?
3Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio;
Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
4Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis;
Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.
5Sed mi esperas al Via favorkoreco;
Mia koro ĝojas pro Via savo.
6Mi kantos al la Eternulo,
Ĉar Li faris al mi bonon.

Currently Selected:

Psalmaro 13: ESP

Highlight

Copy

Compare

Share

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in