Psalmaro 113
113
1Haleluja!
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
Gloru la nomon de la Eternulo.
2La nomo de la Eternulo estu benata
De nun kaj eterne.
3De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo
Estas glorata la nomo de la Eternulo.
4Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo;
Super la ĉielo estas Lia gloro.
5Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio,
Kiu sidas alte,
6Kiu kliniĝas por rigardi
La ĉielon kaj la teron,
7Kiu el la polvo restarigas mizerulon,
El la koto levas malriĉulon,
8Por sidigi lin kun eminentuloj,
Kun la eminentuloj de lia popolo?
9Li donas familion al senfruktulino,
Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj.
Haleluja!
Currently Selected:
Psalmaro 113: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.