YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 114

114
1Kiam Izrael eliris el Egiptujo,
La domo de Jakob el fremda popolo,
2Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo,
Izrael Lia regno.
3La maro vidis kaj forkuris,
Jordan turniĝis malantaŭen;
4La montoj saltis kiel ŝafoj,
La montetoj kiel ŝafidoj.
5Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
6Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj,
Montetoj, kiel ŝafidoj?
7Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero,
Antaŭ la Dio de Jakob,
8Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo,
Graniton en akvodonan fonton.

Currently Selected:

Psalmaro 114: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in