Psalmaro 112
112
1Haleluja!
Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon
Kaj tre amas Liajn ordonojn.
2Forta sur la tero estos lia semo;
La gento de virtuloj estos benita.
3Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo;
Kaj lia justeco restas eterne.
4En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.
Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
5Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,
Kiu pesas siajn farojn per justeco.
6Ĉar neniam li falos;
Virtulo estos memorata eterne.
7Malbonan famon li ne timos;
Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
8Senŝanceliĝa estas lia koro;
Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
9Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj;
Lia justeco restas eterne,
Lia korno altiĝos en honoro.
10La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas,
Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas.
La deziro de malvirtuloj pereos.
Currently Selected:
Psalmaro 112: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.