YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 101

101
Psalmo de David.
1Bonecon kaj justecon mi prikantos;
Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
2Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
Kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
3Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
Mi malamas farojn de malfideleco,
Ili ne aliĝas al mi.
4Koro perversa foriĝu de mi;
Malbonon mi ne volas koni.
5Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
6Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;
Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
7Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
8Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.

Currently Selected:

Psalmaro 101: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

Video for Psalmaro 101