YouVersion Logo
Search Icon

Sentencoj 13

13
1Saĝa filo lernas de la patro;
Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
2La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon;
Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
3Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon;
Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;
Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
5Vorton malveran virtulo malamas;
Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
6La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon;
Sed la malvirto pereigas pekulon.
7Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion;
Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
8Per sia riĉeco homo savas sian animon;
Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
9La lumo de virtuloj brilegas;
Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
10Nur de malhumileco venas malpaco;
Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
11Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas;
Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
12Espero prokrastata dolorigas la koron;
Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
13Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem;
Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
14Instruo de saĝulo estas fonto de vivo,
Por evitigi la retojn de la morto.
15Bona prudento plaĉigas;
Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16Ĉiu prudentulo agas konscie;
Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
17Malbona sendito falas en malfeliĉon;
Sed sendito fidela sanigas.
18Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon;
Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19Deziro plenumita estas agrabla por la animo;
Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
20Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa;
Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
21Pekulojn persekutas malbono;
Sed virtulojn rekompencas bono.
22Bonulo heredigas la nepojn;
Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
23Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj;
Sed multaj pereas pro manko de justeco.
24Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon;
Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
25Virtulo manĝas, por satigi sian animon;
Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Currently Selected:

Sentencoj 13: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in