YouVersion Logo
Search Icon

Sentencoj 14

14
1Saĝa virino konstruas sian domon;
Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.
2Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon;
Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.
3En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco;
Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.
4Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj;
Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
5Verama atestanto ne mensogas;
Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
6Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas;
Sed por saĝulo la sciado estas facila.
7Foriru de homo malsaĝa;
Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.
8La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo;
Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.
9Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj;
Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
10Koro scias sian propran malĝojon;
Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.
11Domo de malvirtuloj estos ekstermita;
Sed dometo de virtuloj floros.
12Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo,
Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
13Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro;
Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.
14Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora;
Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.
15Naivulo kredas ĉiun vorton;
Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.
16Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono;
Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.
17Malpacienculo faras malsaĝaĵojn;
Kaj malbonintenculo estas malamata.
18Naivuloj akiras malsaĝecon;
Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.
19Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj;
Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.
20Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo;
Sed riĉulo havas multe da amikoj.
21Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo;
Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
22Ĉu ne eraras malbonintenculoj?
Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
23De ĉiu laboro estos profito;
Sed de babilado venas nur senhaveco.
24Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj;
Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.
25Verparola atestanto savas animojn;
Sed malverparola elspiras trompon.
26En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo;
Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.
27La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo,
Por evitigi la retojn de la morto.
28Grandeco de popolo estas gloro por reĝo;
Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
29Pacienculo havas multe da saĝo;
Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.
30Trankvila koro estas vivo por la korpo;
Sed envio estas puso por la ostoj.
31Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton;
Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.
32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita;
Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
33En la koro de saĝulo ripozas saĝo;
Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.
34Virto altigas popolon;
Sed peko pereigas gentojn.
35Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa;
Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.

Currently Selected:

Sentencoj 14: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in