1
Sentencoj 13:20
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
Compare
Explore Sentencoj 13:20
2
Sentencoj 13:3
Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
Explore Sentencoj 13:3
3
Sentencoj 13:24
Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
Explore Sentencoj 13:24
4
Sentencoj 13:12
Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
Explore Sentencoj 13:12
5
Sentencoj 13:6
La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
Explore Sentencoj 13:6
6
Sentencoj 13:11
Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
Explore Sentencoj 13:11
7
Sentencoj 13:10
Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
Explore Sentencoj 13:10
8
Sentencoj 13:22
Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
Explore Sentencoj 13:22
9
Sentencoj 13:1
Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
Explore Sentencoj 13:1
10
Sentencoj 13:18
Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
Explore Sentencoj 13:18
Home
Bible
Plans
Videos