Psalmaro 93
93
1La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
2De antikve estas fortika Via trono;
Vi estas de eterne.
3Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
Levas la riveroj sian bruon;
4Pli ol la bruo de multego da akvo,
Ol la potencaj ondoj de la maro,
Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
5Viaj leĝoj estas tre fidindaj;
Via domo estas ornamita de sankteco,
Ho Eternulo, por eterne.
Currently Selected:
Psalmaro 93: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.