YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 92

92
Psalmo-kanto por la tago sabata.
1Bone estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
2Rakonti matene pri Via boneco
Kaj nokte pri Via fideleco,
3Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero,
Per solenaj sonoj de harpo.
4Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
5Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Tre profundaj estas Viaj pensoj.
6Malklerulo ne scias,
Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
7Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo
Kaj ĉiuj malbonaguloj floras,
Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
8Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
9Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Jen Viaj malamikoj pereas,
Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
10Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo;
Mi estas oleita per freŝa oleo.
11Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn;
Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
12Virtulo verdestas, kiel palmo,
Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
13Plantitaj en la domo de la Eternulo,
Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
14Ili floras ankoraŭ en la maljuneco,
Estas sukplenaj kaj freŝaj,
15Por sciigi, ke la Eternulo estas justa,
Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.

Currently Selected:

Psalmaro 92: ESP

Highlight

Share

Compare

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in

Video for Psalmaro 92