Psalmaro 130
130
Kanto de suprenirado.
1El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
2Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
3Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
4Sed Vi estas pardonema,
Por ke Vi estu respektata.
5Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,
Kaj Lian vorton mi fidis.
6Mia animo atendas mian Sinjoron pli,
Ol la gardantoj atendas la matenon,
La gardantoj la matenon.
7Izrael fidu la Eternulon;
Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco
Kaj ĉe Li estas granda liberigo.
8Kaj Li liberigos Izraelon
De ĉiuj liaj pekoj.
Currently Selected:
Psalmaro 130: ESP
Highlight
Share
Compare
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.