Psalmaro 129
129
Kanto de suprenirado.
1Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Diras Izrael,
2Multe oni afliktis min de post mia juneco,
Sed oni min ne pereigis.
3Sur mia dorso plugis plugistoj,
Faris siajn sulkojn longaj.
4La Eternulo estas justa;
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
5Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen
Ĉiuj malamantoj de Cion.
6Ili estu kiel tegmenta herbo,
Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
7Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon
Nek garbiganto sian baskon.
8Kaj la preterirantoj ne diros:
Beno de la Eternulo estu al vi,
Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.
Currently Selected:
Psalmaro 129: ESP
Highlight
Share
Compare
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.