1
Sentencoj 12:25
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
Compare
Explore Sentencoj 12:25
2
Sentencoj 12:1
Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
Explore Sentencoj 12:1
3
Sentencoj 12:18
Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
Explore Sentencoj 12:18
4
Sentencoj 12:15
La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
Explore Sentencoj 12:15
5
Sentencoj 12:16
Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
Explore Sentencoj 12:16
6
Sentencoj 12:4
Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
Explore Sentencoj 12:4
7
Sentencoj 12:22
Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
Explore Sentencoj 12:22
8
Sentencoj 12:26
Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
Explore Sentencoj 12:26
9
Sentencoj 12:19
Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
Explore Sentencoj 12:19
Home
Bible
Plans
Videos