1
Sentencoj 11:25
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.
Compare
Explore Sentencoj 11:25
2
Sentencoj 11:24
Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
Explore Sentencoj 11:24
3
Sentencoj 11:2
Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo.
Explore Sentencoj 11:2
4
Sentencoj 11:14
Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
Explore Sentencoj 11:14
5
Sentencoj 11:30
La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas saĝulo.
Explore Sentencoj 11:30
6
Sentencoj 11:13
Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
Explore Sentencoj 11:13
7
Sentencoj 11:17
Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
Explore Sentencoj 11:17
8
Sentencoj 11:28
Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.
Explore Sentencoj 11:28
9
Sentencoj 11:4
Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
Explore Sentencoj 11:4
10
Sentencoj 11:3
La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
Explore Sentencoj 11:3
11
Sentencoj 11:22
Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
Explore Sentencoj 11:22
12
Sentencoj 11:1
Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li.
Explore Sentencoj 11:1
Home
Bible
Plans
Videos