1
Jesaja 40:29
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.
Compare
Explore Jesaja 40:29
2
Jesaja 40:30-31
Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas; sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.
Explore Jesaja 40:30-31
3
Jesaja 40:28
Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla.
Explore Jesaja 40:28
4
Jesaja 40:3
Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
Explore Jesaja 40:3
5
Jesaja 40:8
Sekiĝas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.
Explore Jesaja 40:8
6
Jesaja 40:5
Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis.
Explore Jesaja 40:5
7
Jesaja 40:4
Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo.
Explore Jesaja 40:4
8
Jesaja 40:11
Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.
Explore Jesaja 40:11
9
Jesaja 40:26
Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.
Explore Jesaja 40:26
10
Jesaja 40:22
Li sidas super la rondo de la tero, kaj ĝiaj loĝantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la ĉielon kiel maldikan teksaĵon kaj distiras ĝin kiel tendon por loĝado
Explore Jesaja 40:22
11
Jesaja 40:2
Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.
Explore Jesaja 40:2
12
Jesaja 40:6-7
Voĉo diras: Proklamu! sed li diras: Kion mi proklamu? Ĉiu karno estas herbo, kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto. Sekiĝas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur ĝin; vere, la popolo estas herbo.
Explore Jesaja 40:6-7
13
Jesaja 40:10
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
Explore Jesaja 40:10
14
Jesaja 40:1
Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.
Explore Jesaja 40:1
15
Jesaja 40:12-14
Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso? Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon? De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de saĝeco?
Explore Jesaja 40:12-14
Home
Bible
Plans
Videos