YouVersion Logo
Search Icon

Jesaja 40:12-14

Jesaja 40:12-14 ESP

Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso? Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon? De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de saĝeco?