YouVersion Logo
Search Icon

Filipianoj 4:2-9

Filipianoj 4:2-9 ESP

Mi admonas Eŭodian, kaj mi admonas Sintiĥen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro. Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo. Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima. Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo. Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu. Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.