Filipianoj 1:3-8
Filipianoj 1:3-8 ESP
Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo, pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago ĝis nun; pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo; kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio. Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo.