Psalmaro 87
87
De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.
1Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
2La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
3Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
4Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis.
5Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
6La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.
7Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.
Currently Selected:
Psalmaro 87: ESP
Highlight
Share
Compare
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.