Psalmaro 75
75
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.
1Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;
Proksima estas Via nomo;
Oni rakontas Viajn miraklojn.
2Kiam Mi elektos tempon,
Mi faros justan juĝon.
3Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj;
Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.
4Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu;
Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
5Ne levu supren vian kornon,
Ne parolu kun nefleksebla kolo;
6Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento
Kaj ne de la dezerto venas alteco.
7Nur Dio estas juĝanto;
Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
8Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,
Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi;
Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.
9Kaj mi eterne predikos,
Mi kantos al la Dio de Jakob.
10Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;
Altiĝos la kornoj de virtulo.
Currently Selected:
Psalmaro 75: ESP
Highlight
Share
Compare
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.