Psalmaro 70
70
Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.
1Volu, ho Dio, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.
2Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
3Kun honto iru returne tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!
4Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
Granda estas Dio.
5Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho Eternulo, ne malrapidu.
Currently Selected:
Psalmaro 70: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.