YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 67

67
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.
1Dio nin korfavoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.
2Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
En ĉiuj popoloj Vian savon.
3Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.
4Ĝoju kaj kantu gentoj,
Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.
5Danku Vin popoloj, ho Dio,
Danku Vin ĉiuj popoloj.
6La tero donis sian frukton;
Benos nin Dio, nia Dio.
7Benos nin Dio;
Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

Currently Selected:

Psalmaro 67: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in