Psalmaro 6
6
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.
1Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu.
2Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
3Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
4Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco.
5Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin?
6Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
7Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
8Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
9Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon.
10Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.
Currently Selected:
Psalmaro 6: ESP
Highlight
Copy
Compare
Share
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.