Psalmaro 56
56
Al la ĥorestro. Por Jonatelem-reĥokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filiŝtoj en Gat.
1Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti,
Dum la tuta tago malamiko min premas.
2Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage,
Ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere.
3En la tago, kiam mi timas,
Mi fidas Vin.
4Dion, kies vorton mi gloras,
Tiun Dion mi fidas; mi ne timas:
Kion karno faros al mi?
5Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn;
Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
6Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn,
Penante kapti mian animon.
7Por ilia malbonago repagu al ili,
En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
8Mian vagadon Vi kalkulis;
Metu miajn larmojn en Vian felsakon,
Ili estas ja en Via libro.
9Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam mi vokos;
Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
10Mi gloros vorton de Dio;
Mi gloros vorton de la Eternulo.
11Dion mi fidas, mi ne timas:
Kion faros al mi homo?
12Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn,
Mi plenumos al Vi dankoferojn.
13Ĉar Vi savis mian animon de la morto,
Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo,
Por ke mi iradu antaŭ Dio
En la lumo de la vivo.
Currently Selected:
Psalmaro 56: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.