YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 54

54
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni.
1Ho Dio, per Via nomo helpu min,
Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2Ho Dio, aŭskultu mian preĝon,
Atentu la vortojn de mia buŝo.
3Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi,
Kaj fortuloj serĉas mian animon;
Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.
4Jen Dio estas mia helpanto,
Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:
Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
6Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,
Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
7Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min,
Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

Currently Selected:

Psalmaro 54: ESP

Highlight

Share

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in