YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 15

15
Psalmo de David.
1Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
2Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
Kaj parolas veron el sia koro;
3Kiu ne kalumnias per sia lango,
Ne faras malbonon al sia kunulo,
Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
4Kiu abomenas malnoblulon
Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
5Kiu sian monon ne donas procentege,
Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Currently Selected:

Psalmaro 15: ESP

Highlight

Copy

Compare

Share

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in