Psalmaro 137
137
1Apud la riveroj de Babel
Ni sidis kaj ploris,
Rememorante Cionon.
2Sur la salikoj tie
Ni pendigis niajn harpojn.
3Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,
Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
Kantu al ni el la kantoj de Cion.
4Kiel ni kantos sur fremda tero
La kanton de la Eternulo?
5Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,
Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
6Algluiĝu mia lango al mia palato,
Se mi vin ne memoros,
Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
7Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom
La tagon de Jerusalem, kiam ili diris:
Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
8Ho ruinigema filino de Babel!
Bone estos al tiu,
Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
9Bone estos al tiu,
Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.
Currently Selected:
Psalmaro 137: ESP
Highlight
Copy
Compare
Share
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.