Psalmaro 133
133
Kanto de suprenirado. De David.
1Jen, kiel bone kaj ĉarme estas,
Se fratoj vivas kune!
2Kiel la bona oleo,
Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron,
Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
3Kiel la roso,
Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion;
Ĉar tie la Eternulo donas la benon,
Vivon por eterne.
Currently Selected:
Psalmaro 133: ESP
Highlight
Share
Compare
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.