YouVersion Logo
Search Icon

Psalmaro 127

127
Kanto de suprenirado. De Salomono.
1Se la Eternulo ne konstruas la domon,
Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;
Se la Eternulo ne gardas urbon,
Tiam vane maldormas la gardanto.
2Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas,
Manĝas panon kun klopodoj:
Al Sia amato Li donas en dormo.
3Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj;
Rekompenco estas la frukto de ventro.
4Kiel sagoj en la mano de fortulo,
Tiel estas junaj filoj.
5Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon;
Ili ne estos hontigitaj,
Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

Currently Selected:

Psalmaro 127: ESP

Highlight

Share

Compare

Copy

None

Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in