Psalmaro 125
125
Kanto de suprenirado.
1Kiuj fidas la Eternulon,
Tiuj estas kiel la monto Cion,
Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
2Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem,
Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon,
De nun kaj eterne.
3Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj;
Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
4Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj,
Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
5Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj,
La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj.
Paco al Izrael!
Currently Selected:
Psalmaro 125: ESP
Highlight
Share
Compare
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.