Psalmaro 123
123
Kanto de suprenirado.
1Al Vi mi levas miajn okulojn,
Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!
2Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,
Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
Ĝis Li korfavoros nin.
3Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;
Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.
4Tute pleniĝis nia animo
De la insultado de arogantuloj,
De la malhonorado de fieruloj.
Currently Selected:
Psalmaro 123: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.