Psalmaro 121
121
Kanto de suprenirado.
1Mi levas miajn okulojn al la montoj:
De kie venas al mi helpo?
2Mia helpo venas de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
3Li ne lasos vian piedon falpuĹťiÄťi;
Via gardanto ne dormetas.
4Jen ne dormetas kaj ne dormas
La gardanto de Izrael.
5La Eternulo estas via gardanto;
La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
6En la tago la suno vin ne frapos,
Nek la luno en la nokto.
7La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,
Li gardos vian animon.
8La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,
De nun kaj eterne.
Currently Selected:
Psalmaro 121: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.