Psalmaro 116
116
1Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon
Kaj mian petegon,
2Ke Li klinis Sian orelon al mi;
Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
3Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis;
Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.
4Sed la nomon de la Eternulo mi vokis:
Ho Eternulo, savu mian animon.
5Favorkora estas la Eternulo kaj justa,
Kaj nia Dio estas kompatema.
6La Eternulo gardas la simplanimulojn;
Mi estis en mizero, kaj Li min savis.
7Revenu, ho mia animo, al via trankvileco,
Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.
8Ĉar Vi savis mian animon de la morto,
Miajn okulojn de larmoj,
Miajn piedojn de falpuŝiĝo.
9Mi irados antaŭ la Eternulo
En la lando de la vivo.
10Kun kredo mi diris:
Mi estas tre afliktita.
11Mi diris en mia konfuziĝo:
Ĉu homo mensogas.
12Kion mi redonu al la Eternulo
Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
13Mi levos la pokalon de savo,
Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.
14Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos
Antaŭ Lia tuta popolo.
15Grandvalora en la okuloj de la Eternulo
Estas la morto de Liaj fideluloj.
16Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo,
Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino;
Vi disigis miajn ligilojn.
17Al Vi mi oferdonos dankan oferon,
Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
18Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos
Antaŭ Lia tuta popolo,
19En la kortoj de la domo de la Eternulo,
Interne de vi, ho Jerusalem.
Currently Selected:
Psalmaro 116: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.