Sentencoj 28
28
1Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas;
Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
2Kiam lando pekas, Äťi havas multe da estroj;
Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
3Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn,
Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
4Kiuj forlasis la leÄťojn, tiuj laĹdas malvirtulon;
Sed la observantoj de la leÄťoj indignas kontraĹ li.
5Malbonaj homoj ne komprenas justecon;
Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion.
6Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco,
Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa.
7Kiu observas la leÄťojn, tiu estas filo prudenta;
Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.
8Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito,
Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.
9Kiu forklinas sian orelon de aĹdado de instruo,
Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
10Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona,
Tiu mem falos en sian foson;
Sed la senkulpuloj heredos bonon.
11Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj;
Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.
12Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro;
Sed kiam altiÄťas malvirtuloj, tiam homoj sin kaĹťas.
13Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa;
Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
14Bone estas al homo, kiu ĉiam timas;
Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.
15Leono krieganta kaj urso avida
Estas malvirta reganto super malriĉa popolo.
16Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj;
Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
17Homo, kies konscienco estas ĹťarÄťita de mortigo,
Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
18Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita;
Sed kiu iras malÄťustan vojon, tiu subite falos.
19Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;
Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
20Homon fidelan oni multe benas;
Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
21Konsideri personojn ne estas bone;
Pro peco da pano homo pekus.
22Homo enviema rapidas al riĉeco,
Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.
23Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko,
Ol tiu, kiu flatas per la lango.
24Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Äśi ne estas peko,
Tiu estas kamarado de mortigisto.
25Fierulo kaĹzas malpacojn;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
26Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaÄťa;
Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
27Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon;
Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
28Kiam malvirtuloj altiÄťas, homoj kaĹťiÄťas;
Sed kiam ili pereas, tiam multiÄťas virtuloj.
Currently Selected:
Sentencoj 28: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.