Ijob 25
25
1Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
2Regado kaj timigo estas ĉe Li,
Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn?
Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
4Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio?
Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5Vidu, eĉ la luno ne estas hela
Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
6Des pli homo, la vermo!
Kaj homido, la tineo!
Currently Selected:
Ijob 25: ESP
Highlight
Copy
Compare
Share
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.