Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn
Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
Ke via orelo atente aŭskultos saĝon
Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
Se vi vokos la prudenton
Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:
Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton,
Serĉegos kiel trezoron:
Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo,
Kaj vi akiros konadon pri Dio.