1
Sentencoj 16:3
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
Compare
Explore Sentencoj 16:3
2
Sentencoj 16:9
La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
Explore Sentencoj 16:9
3
Sentencoj 16:24
Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
Explore Sentencoj 16:24
4
Sentencoj 16:1
Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
Explore Sentencoj 16:1
5
Sentencoj 16:32
Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
Explore Sentencoj 16:32
6
Sentencoj 16:18
Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.
Explore Sentencoj 16:18
7
Sentencoj 16:2
Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
Explore Sentencoj 16:2
8
Sentencoj 16:20
Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
Explore Sentencoj 16:20
9
Sentencoj 16:8
Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
Explore Sentencoj 16:8
10
Sentencoj 16:25
Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
Explore Sentencoj 16:25
11
Sentencoj 16:28
Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
Explore Sentencoj 16:28
Home
Bible
Plans
Videos