1
Predikanto 8:15
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.
Compare
Explore Predikanto 8:15
2
Predikanto 8:12
Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin.
Explore Predikanto 8:12
3
Predikanto 8:6
Ĉar por ĉiu afero estas ĝia tempo kaj ĝia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio
Explore Predikanto 8:6
4
Predikanto 8:8
Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.
Explore Predikanto 8:8
5
Predikanto 8:11
Ĉar ne baldaŭ estas farata juĝo kontraŭ malbonaj faroj, tial plene kuraĝas la koro de homidoj fari malbonon.
Explore Predikanto 8:11
6
Predikanto 8:14
Ekzistas vantaĵo, kiu fariĝas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio fariĝas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj fariĝas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
Explore Predikanto 8:14
7
Predikanto 8:7
ke li ne scias, kio estos; ĉar kiu diros al vi, kiel estos?
Explore Predikanto 8:7
Home
Bible
Plans
Videos