1
Predikanto 7:9
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj.
Compare
Explore Predikanto 7:9
2
Predikanto 7:14
En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
Explore Predikanto 7:14
3
Predikanto 7:8
La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
Explore Predikanto 7:8
4
Predikanto 7:20
Ĉar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.
Explore Predikanto 7:20
5
Predikanto 7:12
Ĉar la saĝeco estas ŝirmo tiel same, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto.
Explore Predikanto 7:12
6
Predikanto 7:1
Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskiĝo.
Explore Predikanto 7:1
7
Predikanto 7:5
Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj.
Explore Predikanto 7:5
8
Predikanto 7:2
Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; ĉar morto estas la fino de ĉiu homo, kaj la vivanto notos ĉi tion en sia koro.
Explore Predikanto 7:2
9
Predikanto 7:4
La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo.
Explore Predikanto 7:4
Home
Bible
Plans
Videos