1
1 Kroniko 29:11
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
Compare
Explore 1 Kroniko 29:11
2
1 Kroniko 29:12
Riĉeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super ĉio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi.
Explore 1 Kroniko 29:12
3
1 Kroniko 29:14
Ĉar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas ĉio, kaj el Via mano ni donis al Vi.
Explore 1 Kroniko 29:14
4
1 Kroniko 29:13
Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.
Explore 1 Kroniko 29:13
5
1 Kroniko 29:10
Kaj David benis la Eternulon antaŭ la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris: Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
Explore 1 Kroniko 29:10