YouVersion Logo
Search Icon

Filipianoj 4:17-20

Filipianoj 4:17-20 ESP

Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio. Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo. Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.