Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio.
Read Filipianoj 4
Share
Compare All Versions: Filipianoj 4:14-18
Save verses, read offline, watch teaching clips, and more!
YouVersion uses cookies to personalize your experience. By using our website, you accept our use of cookies as described in our Privacy Policy
Home
Bible
Plans
Videos