YouVersion Logo
Search Icon

Filipianoj 2:1-11

Filipianoj 2:1-11 ESP

Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj. Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.