Psalmaro 80
80
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo.
1Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu;
Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn,
Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!
2Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton,
Kaj venu, por savi nin.
3Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.
4Ho Eternulo, Dio Cebaot,
Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
5Vi manĝigis al ili panon larman,
Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
6Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj;
Kaj niaj malamikoj nin mokas.
7Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.
8Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis,
Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
9Vi purigis lokon por ĝi;
Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
10Montojn kovris ĝia ombro,
Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
11Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro
Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
12Kial Vi detruis ĝiajn barilojn,
Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
13Subfosas ĝin arbara apro,
Kaj kampa besto ĝin mordas.
14Ho Dio Cebaot, returniĝu;
Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
15Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano,
Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
16Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta;
De Via minaca vizaĝo ili pereis.
17Via brako estu super la viro de Via dekstra mano,
Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
18Kaj ni ne foriros de Vi;
Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
19Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.
Currently Selected:
Psalmaro 80: ESP
Highlight
Copy
Compare
Share
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

: